EO - Slava fortikaĵo en Mikulčice

nacia kultura monumento

La fru-mezepoka Slava fortikaĵo en Mikulčice prezentas la plej vastan, unike konservitan slavan arkeologian trovejon en la Ĉeĥa respubliko. Ĝi situas en la ebena inundregiono de la rivero Moravo, duonkilometron de la landlimo kun la Slovaka respubliko. En la 9-a jarcento - en la tempo de Granda Moravio - ĝi apartenis al signifaj potenc- kaj kultur-centroj de la okcidentaj slavoj.

La rezultoj de la lokaj multjaraj arkeologiaj esploroj estas prezentitaj en du pavilonoj de Monumento pri Granda Moravio en formo de daŭra muzea ekspozicio - de la plej antikvaj tempoj ĝis la komenco de la 15-a jarcento, kiam la loĝado ĉi tie malaperis. La bazo de la ekspozicio konsistas el grandmoraviaj trovaĵoj el la 9-a jarcento. Al la ekspozicio apartenas rondvojo por piedirantaj vizitantoj tra la fortikaĵo inter la fundamento-maketoj de trovitaj ŝtonkonstruaĵoj. La fortikaĵo najbaras kun la natur-rezervejo Skařiny - unu el la lastaj restoj de humida arbaro en la suda Moravio. Ĝi estas ideala haltejo de instru-vojaĝoj tra la suda Moravio por lernejaj ekskursoj, biciklantaj turistoj kaj survoje al Slovakio aŭ Aŭstrio. Ni rekomendas kunigi la viziton de Mikulčice kun trarigardo de la Masaryk-muzeo en Hodonín - la naskiĝ-urbo de la unua ĉeĥoslovaka prezidento T. G. Masaryk.
 
Kontakto:
 
SLAVA FORTIKAĴO EN MIKULČICE
696 19 Mikulčice 738
Sudmoravia regiono
Ĉeĥa respubliko
tel: 420 518 357 293
estro: PhDr. František Synek
ret-poŝto: mikulcice-valy@masaryk.info
www.masaryk.info/slovanske-hradiste-mikulcice/
 
MASARYK-MUZEO EN HODONÍN, subvencia organizo
Kastel-placo 27/9, 695 01 Hodonín
tel: 420 518 351 834

Aktuální výstavy a akce

kontakt:

Masarykovo muzeum v Hodoníně
Zámecké náměstí 9, Hodonín 69501
tel: +420 518 351 834, fax: +420 518 352 568
e-mail: masarykovomuzeum@masaryk.info

podrobné kontakty